Fotitaj Vidaĵoj

Klaku sur ĉiu foto por vidi ĝin pli granda.



 

20060724

Seĝoj kaj tabloj

klaku por grandaMi vizitis amikinon en universitato, kie ŝi tiam laboris, kaj rigardinte malsupren tra la fenestro de ŝia oficejo, dum ŝi telefonis, mi rimarkis tiun vidaĵon. Mi ŝatis la kolorojn kaj geometrion de tiu ĉi simpla sceno, kaj kaptis ĝin.
Mi profitas la okazon por rimarkigi ke tiaj seĝoj, egalaj, estas troveblaj en la tuta mondo. Mi vidis ilin per la televido en tre diversaj kaj malproksimaj landoj.