Fotitaj Vidaĵoj

Klaku sur ĉiu foto por vidi ĝin pli granda.



 

20090426

Vidaĵo

20090313

Dinosaŭroj el Patagonio

Hieraŭ mi vizitis ekspozicion pri dinosaŭroj portitaj al mia urbo el Patagonio. Jen kelkaj el ili (alklaku por pli grandaj fotoj):


20080201

Mi pretas por la protesta marŝo de 2008.02.04


Mi jam estas preta por la protesta marŝo kontraŭ la terorisma grupo farc, okazonta la venontan lundon, kvara de februaro. Morgaŭ, unua de februaro, mi ekvestiĝos per tiucela ĉemizo.

20070223

Dehako de granda arbo





Hodiaŭ mi piediris en mia urbo kaj subite mi trovis tiun ĉi vidaĵon fotindan en ĝardenplaceto de rondkruciĝo.
Ne temis pri simpla stucado sed pri plena dehako de granda arbo.
Mi ne scias kial, kiun problemon kaŭzis tiu arbo por ke la urba adminstracio decidis malaperigi ĝin.

Nun vundita arbo. Poste ĝi restos nur en la memoro de la najbaroj.

20070104

Pri trafik-akcidentoj

Kelkajn tagojn ataŭe mi skribis en mia blogo Skribitaj Pensoj, artikolon pri bedaŭrinda surstrata akcidento kiu okazis al profesoro Seymour Papert en Vjetnamio.

Tiu ĉi fotita vidaĵo elvokas la temon de trafik-akcidentoj. En mia urbo ekzistas kampanjo de la aŭtoritatoj urbaj (mi ne estas certa ĉu temas pri tutlanda kampanjo), kiu pentras kvarpintajn stelojn surstrate, en lokoj kie mortis homoj en trafik-akcidentoj (vidu dekstre malsupre la flavan stelon). La kampanjo vokas nin civitanojn por ke ni ne "fariĝu steloj" pro neprudenta strata iro pieda aŭ vetura.

20061204

Ruĝe vestita grimpanto


Ruĝe vestita homo grimpas sur najbaran konstruaĵon. Mi rimarkas ke ĉi-jare tiu sceno estas multe pli ofta en mia urbo ol dum pasintaj decembroj.

20061007

Flava birdeto

Hodiaŭ aperis flava birdeto ĉe mia fenestro. Maloftaĵo, preskaŭ ĉiuj liberaj birdetoj de la kvartalo kaj la urbo estas brunaj, plimalpli kafkoloraj.


klaku por pli granda foto
klaku por pli granda foto

20061004

Pliaj vidaĵoj el 15a etaĝo

klaku por pli granda foto

klaku por pli granda foto

20061002

Laboro sur konstruaĵo

klaku por granda
klaku por granda

20060929

Purigisto en konstruaĵo

klaku por vidi grandanHodiaŭ mi iris al okulkuracistino por preventa ekzemeno. Mi portis mian fotilon, kaj —profitante ke ŝia konsultejo estas en la 15a etaĝo de konstruaĵo— mi kaptis kelkajn vidaĵojn. Jen la unua: Ĉi tie laboristo purigas la supraĵon de konstruaĵo najbara al tiu de la kuracistino.

20060919

Kuba konstruaĵo


Vidaĵoj ekde la 12a etaĝo de konstruaĵo sidejo de Entreprenoj Publikaj de Medellín (kie mi laboris ekde 1976 ĝis 1999). Proksime: la pli malalta metalaspekta kuba konstruaĵo kie situas la aŭditorio "Himerjo Pérez" de la kompanio. Pli malprokisme, en la supra parto oni vidas spektaklejon "Makarena" (kiu antaŭe estis tore-cirko, nur por toreado). Kaj inter tiuj du konstruaĵoj oni vidas ponton de la strato "Sankta Johano" sur la rivero Medellín ("Medeĝino"), rivero kiu iras meze de mia urbo.

20060910

Floretoj en branĉoj

klaku por granda