Fotitaj Vidaĵoj

Klaku sur ĉiu foto por vidi ĝin pli granda.



 

20070104

Pri trafik-akcidentoj

Kelkajn tagojn ataŭe mi skribis en mia blogo Skribitaj Pensoj, artikolon pri bedaŭrinda surstrata akcidento kiu okazis al profesoro Seymour Papert en Vjetnamio.

Tiu ĉi fotita vidaĵo elvokas la temon de trafik-akcidentoj. En mia urbo ekzistas kampanjo de la aŭtoritatoj urbaj (mi ne estas certa ĉu temas pri tutlanda kampanjo), kiu pentras kvarpintajn stelojn surstrate, en lokoj kie mortis homoj en trafik-akcidentoj (vidu dekstre malsupre la flavan stelon). La kampanjo vokas nin civitanojn por ke ni ne "fariĝu steloj" pro neprudenta strata iro pieda aŭ vetura.