Fotitaj Vidaĵoj

Klaku sur ĉiu foto por vidi ĝin pli granda.



 

20070223

Dehako de granda arbo





Hodiaŭ mi piediris en mia urbo kaj subite mi trovis tiun ĉi vidaĵon fotindan en ĝardenplaceto de rondkruciĝo.
Ne temis pri simpla stucado sed pri plena dehako de granda arbo.
Mi ne scias kial, kiun problemon kaŭzis tiu arbo por ke la urba adminstracio decidis malaperigi ĝin.

Nun vundita arbo. Poste ĝi restos nur en la memoro de la najbaroj.