Fotitaj Vidaĵoj

Klaku sur ĉiu foto por vidi ĝin pli granda.



 

20120618

"Norda Parko"

Longa, longega tempo pasis dum kiu mi ne blogis tie ĉi.

Nun, mi invitas vin koni miajn lastatempajn fotojn. Ili estis pri amuzparko en mia urbo, Medellín, konata kiel "Parque Norte" (Norda Parko).

Tamen, du aferojn mi devas mencii:

  1. Vi preskaŭ ne vidos "uzantojn" de la amuzejo, ĉar mi kun tri geamikoj vizitis la parkon dum la mateno de la ĵuspasinta sabato, pli frue ol la parko ekfunkciis por la publiko. Ni povis eniri antaŭe ĉar nia vizito estis rilata al projekto por instali novajn kaj pli emociigajn amuzilojn en la parko.
  2. Tie ĉi mi ne montras ĉiujn fotojn, ĉar mi metis ilin en Flickr.com. Do, bonvole pluvidu ilin tie.

Bonvole vidu la ceterajn en:
http://www.flickr.com/photos/luisguillermorestreporivas/sets/72157630164601034/.