Fotitaj Vidaĵoj

Klaku sur ĉiu foto por vidi ĝin pli granda.



 

20060806

Limoj de fotilo

La pasintan vendredon mi portis mian fotilon Panasonic Lumix DMC-FZ2 al danca spektaklo, en vespero malfrue. La lumkondiĉo estis malfacila por tiu fotilo. Mi ne ŝatas fulmolampon, mi volis foti kun la ekzistanta lumo, montri noktan scenon, krom la fakto ke la fulmolampeto de tiu fotilo estas malforta ekde la distanco kie mi sidis. Mi fotis en la limoj de la fotilo, en ISO 400, kaj 1/8 da sekundo, kio montras la movon de la dancistoj. Per pli rapida ekspono mi estus atinginta pli haltigitajn dancistojn kaj pli difinitan enfokusigon, tamen mi volis montri la movon, kaj krom tio, por pli mallonga ekspono mi bezonus pli ol ISO 400, kion la fotilo ne havas. Mi estis en la limoj de kapablo de tiu fotilo, sed mi lernis pli pri fotado dum tiu ĉi provo.


klaku por granda

klaku por granda

klaku por granda

klaku por granda

klaku por granda

klaku por granda

klaku por granda

Mi deziras aĉeti alian fotilon kiu ebligu ke mi transiru la menciitajn limojn.