20120708
20120618
"Norda Parko"
Longa, longega tempo pasis dum kiu mi ne blogis tie ĉi.
Nun, mi invitas vin koni miajn lastatempajn fotojn. Ili estis pri amuzparko en mia urbo, Medellín, konata kiel "Parque Norte" (Norda Parko).
Tamen, du aferojn mi devas mencii:
- Vi preskaŭ ne vidos "uzantojn" de la amuzejo, ĉar mi kun tri geamikoj vizitis la parkon dum la mateno de la ĵuspasinta sabato, pli frue ol la parko ekfunkciis por la publiko. Ni povis eniri antaŭe ĉar nia vizito estis rilata al projekto por instali novajn kaj pli emociigajn amuzilojn en la parko.
- Tie ĉi mi ne montras ĉiujn fotojn, ĉar mi metis ilin en Flickr.com. Do, bonvole pluvidu ilin tie.
Bonvole vidu la ceterajn en:
http://www.flickr.com/photos/luisguillermorestreporivas/sets/72157630164601034/.
20091223
Nigraj nuduloj kun ruĝaj ĉapeloj
La ĵuspasintan 14an de decembro mi kun mia edzino piediris en la ĉefa avenuo de kvartalo "El Poblado" de nia urbo, kie situas elegantaj komercaj, bankaj, hotelaj kaj entreprenaj konstruaĵoj, kaj je nia flanko komencis aperi nigraj manekenoj nudaj, nur kun tiaj ruĝaj ĉapeloj, modaj dum kristnaska tempo.
Feliĉe, mi tiam kunportis fotilon. Ili estis proksimume kvindek, sed, iomete bedaŭrinde, mi fotis nur tiujn ĉi-montritajn.
20090426
20090313
Dinosaŭroj el Patagonio
Hieraŭ mi vizitis ekspozicion pri dinosaŭroj portitaj al mia urbo el Patagonio. Jen kelkaj el ili (alklaku por pli grandaj fotoj):
20080201
Mi pretas por la protesta marŝo de 2008.02.04
Mi jam estas preta por la protesta marŝo kontraŭ la terorisma grupo farc, okazonta la venontan lundon, kvara de februaro. Morgaŭ, unua de februaro, mi ekvestiĝos per tiucela ĉemizo.
20070223
Dehako de granda arbo
20070104
Pri trafik-akcidentoj
Kelkajn tagojn ataŭe mi skribis en mia blogo Skribitaj Pensoj, artikolon pri bedaŭrinda surstrata akcidento kiu okazis al profesoro Seymour Papert en Vjetnamio.
Tiu ĉi fotita vidaĵo elvokas la temon de trafik-akcidentoj. En mia urbo ekzistas kampanjo de la aŭtoritatoj urbaj (mi ne estas certa ĉu temas pri tutlanda kampanjo), kiu pentras kvarpintajn stelojn surstrate, en lokoj kie mortis homoj en trafik-akcidentoj (vidu dekstre malsupre la flavan stelon). La kampanjo vokas nin civitanojn por ke ni ne "fariĝu steloj" pro neprudenta strata iro pieda aŭ vetura.